Hodiaŭ mi plibonigis la stilon kaj distingivon de mia nova ludo. Mi ŝanĝis bildan grandecon de 16 rastrumero al 8 rastrumero kaj ankaŭ plibonigis la kahelaron.

Malgrandaj ŝanĝoj

  • Tiparo ŝanĝiĝis de Atlantis international al Munro (malgranda).
  • Vidiga grandeco ŝanĝiĝis al malalta grandeco (135x240 rastrumero).
  • Rapido, salta alteco kaj gravito alĝustiĝis al nova grandeco.
  • Pikiloj nun havas minimuman prokraston antaŭ ol la kolizio estas ebligita, do ludanto povas eskapi antaŭ esti vundita.

Luda ekrankopio